Agloj kaj Cignoj de Sylvan Zaft Agloj (Haliaeetus leucocephalus) La lensoj de la nova teleskop' vidigas klare la blankkapan aglon. Du aglojn ni observas en oktobro. La unua pasis super homamas'. Flugiloj nigraj tabulrekte fugxis laux ventrivero de venonta vintro. La nuna malmovigxas, silentstaras sur nigra morta brancx' kvazauxpozante por iu sigelego homnacia. Cignoj (Cygnus buccinator) La cignoj sur la nordarbara lag' vicnagxas. La idoj estas grizaj. La bekoj de la blankaj pure nigras. Tiuj plejpezaj el la akvobirdoj denove pliobligxas. Ne plu la plumoj beligos kapkovrilojn de virinoj. Subite kun rapidbatanta bru' antauxenas blankbird', alnubflugas. Super niaj okuloj gxi trumpetas. El Sub la suda kruco, Numero 35, novembro-oktobro, 1998